Furniro

furniro el betulo
furniroj antaŭ la preparado

Furniro estas faktermino el la lignaĵista metio. Ĝi esta maldika lignofolio (dika 0,2 ĝis 1,5 mm) akirata per tranĉado farata helpe de speciala ilo kaj maŝino aŭ per derulado en speciala derula tranĉmaŝino, escepte ankaŭ per segado, utiligante altkvalitajn sennodajn dikajn pecojn de arbo-trunkoj. En la prepara teĥnologia fazo estas aplikata vapora aŭ bolakva procedo. Furniro estas uzata por plakado, ankaŭ por fabrikado de kruc- kaj lat-pakaĵoj.[1]

  1. Werner. J. (2010) Konstruforumo de la jaroj 2001- 2010. en TAKE (2010) Jarkolekto de TAKE 2010, Wintzenheim/Fancio. p. 70-99

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy